MINI estas la nomo de marko de malgrandaj aŭtomobiloj, produktataj ekde la jaro 2001 kiel subfirmao de la germana aŭtomobila konzerno BMW. La aŭtomobila marko daŭrigas la tradicion kaj stilajn karakterizaĵojn de antaŭa brita aŭomobileta marko, kiu origine inter la jaroj 1959 ĝis 2000 estis konstruita de la kompanioj Austin kaj Morris Motor Company, pli poste de la kompanioj British Motor Corporation (BMC), British Leyland kaj Rover.
Por la Esperanto-movado aparte interesa estas la fakto, ke la konzerno en 2012, okaze de la 125-a jubileo de Esperanto, aranĝis varban kaj gazetaran kampanjon, kiu aparte elstarigis la rekonon pri la interkomprenigaj meritoj de Esperanto lige al la konzerna aserto, ke la marko MINI estus same internacieca kaj sukcesa kiom Esperanto.[1]